Portreto de Komencanto: Intervjuo kun Christabel

La plej interesa aspekto de vojaĝoj estas la homoj, kiujn oni renkontas. Niaj spertoj en Vroclavo verigis ĉi tiun fakton. Ĉi tiu enskribo estos la unua en sekvenco de enskriboj pri kelkaj de la tre interesaj Esperantistoj, kiujn ni renkontis dum nia vojaĝo.

Hodiaŭ ni intervjuis Christabel, partoprenanto en la IJK, kiu vojaĝis el Edinburgh. Ŝi estas komencanto kiu lernis Esperanton rete, per Duolingo kaj Lernu!, kaj ĉi tiu estas ŝia unua vizito al la IJK.

13706274_1058103640937735_1311147699_n

Christabel vojaĝas multe – vojaĝado estas unu de ŝia plej ŝatataj hobioj, kun legado, la ludo de Quidditch, kaj lernado de lingvoj. Ŝi venis el Devon, bela, kampara regiono en la sud-okcidenta parto de Anglujo. Ŝiaj spertoj de ŝia infaneco en malgranda urbo gvidis ŝin havi aprecon por aventuroj, kaj havi volon vojaĝi kaj lerni novajn lingvojn.

Christabel trovis la Esperanto-movadon dum ŝi uzis Duolingon por lerni la germanan. La origino kaj historio de Esperanto scivoligis ŝin, kaj decidis lerni pli pri la lingvo. Nelonge poste, ŝi ĉeestis la Britan Kongreson de Esperanto, kaj decidis iri al la IJK.

Christabel ŝatas ambaŭ la praktikajn kaj la teoriajn aspektojn de la Esperanto-movado. Ŝi ĝuas la oportunojn por komuniki internacie, kiuj estas donita per Esperanto. Ankaŭ ŝi ŝatas la fakto ke Esperanto kreas neŭtralan fundamenton por lernantoj de lingvoj. Kiel denaska parolanto de la angla lingvo, ŝi sentas maljustan avantaĝon kiam ŝi parolas kun homoj kiuj devas lerni la anglan kiel dua aŭ tria lingvo. Christabel kredas ke komuniki esperante estas pli egala kaj alirebla. Ankaŭ ŝi havas propran konekton al la lingvo: ŝi havas polan heredon, kaj ŝiaj geavoj spertis malfacilan politikan etoson, kiel tiu kiu inspiris Zamenhof. Tial ŝi aprecas la celon de Esperanto plibonigi komunikadon kaj komprenon inter grupojn.

Ni demandis al Christabel pri ŝiaj pensoj pri la Esperanto-movado, kaj ŝi havis kelkajn opiniojn kaj ideojn por plibonigi la movadon. Christabel lernis la lingvon enrete, ĉar malmultaj Esperantistoj loĝas proksime al ŝi. Ŝi deziras, ke ŝi havis pli da ŝancoj por praktiki paroli persone, kiam ŝi unue komencis lerni. Ŝi ankaŭ diris, ke multe da la Esperantistoj kiu ŝi renkontis estas maljuna, ofte mezaĝa aŭ retiriĝinta. Ŝi pensas, ke junuloj tre grava por la sukceso de la movado. Ŝi sugestas, ke Esperantistoj devas labori kun universitatoj por farigi klubojn kaj provizi ŝancojn por Esperantajn lernantojn. Ankaŭ ŝi diris, ke ŝia loka organizo ne volis labori kun universitatoj, ĉar ili pensis, ke la studentoj malesperantiĝus post gradecon. Sed Christabel diras, ke la movado ne sukcesos, sen universitataj studentoj.

Post la IJK, Christabel volas studi politikojn, filozofion, ekonomikon, kaj la polan lingvon por unu jaro en Polando. Kaj tiam sxi esperas vojagxi al Cxinion, kie sxi instruos la anglan kaj partoprenos en pli da kongresojn.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s