Hieraŭ, ni alvenis en Frascati (urbeto apud Romo) por la Itala Kongreso de Esperanto. Laŭ ni, estas malgranda sed tre bela kongreso. La kongresejo estas albergo kiu estis monaĥejo, kaj Frascati estas bela maljuna urbo de kompleksaj stratoj.

Ni trovas ke ĉiu kongreso havas diversan etoson. Ĉi tiu kongreso estas unika ĉar la plejparto de la partoprenantoj estas italoj (ofte maljunaj italoj). Tamen, esta bela, vigla etoso ĉe la kongreso, kaj ni havas bonajn paroladojn kun niaj samkongresantoj! Ankaŭ, kiam ili krokodilas, Angelica havas oportunon praktiki la italan lingvon.

Hodiaŭ, ni ĉeestis la inaŭguron de la kongreso, ĉe aparta parolado de la fama  esperantisto Humphrey Tonkin. Li parolis de la fakto ke multaj esperantistoj ŝatas lingvojn, kaj ŝatas paroli pri lingvojn, sed li diras, ke estas grava por esperantistoj agi por plibonigi la grandajn problemojn de la mondo.  En tre interesa parolado, li diris de la miljaraj celoj de UNESCO, kaj rilatigis ilin al la Esperanto-movado.

Post la inaŭguro, ni pasis kelkajn horojn en la centro de Frascati. Kiel ni esperis, la manĝaĵo (aparte la pastaĵo) ĉi tie estas bongusta! Ni vidis kvin glaciaĵo-butikojn en unu kilometro. Ni planas iomete esplori Romon, kaj ni ekscitiĝas trovi eĉ pli belajn stratojn kaj glaciaĵojn.

 

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s