Ludoviko-Lazaro

Dum la UK, ni eblis spekti Esperant-lingvan teatraĵon: Ludoviko-Lazaro de Georgo Handzlik. Ni opinias ke tiaj artaj aranĝoj estas tre indaj aspekto de la kongreso, ĉar kongresoj estas preskaŭ la solaj lokoj, kie estas sufiĉaj multaj esperantistoj por formi aŭdienco por Esperanta teatraĵo.

Mi (Angelica) ŝatas eksperimentajn teatraĵojn. Ili estas rara – oni ofte povas nur trovi ilin ĉe universitatoj, kaj, ŝajne, ĉe Esperantaj kongresoj; eble ĉar trovi esperantistajn aktorojn estas malfacila, eble ĉar esperantistoj ofte estas iomete ekscentraj.

Ludoviko-Lazaro estas monodrama pri la vivo de Zamenhof, skribita por la UK en Bialistoko. La teatro en kiu ĝi okazis estis tre bela – ne vera teatro sed granda, maljuna sinagogo proksima al la centro de Nitra.received_1065297593551673 Bedaŭrinde, la sinagogo ne estis konstruita por teatraĵoj kaj aŭdi la aktoro estis malfacila en la granda ĉambro plena de resonoj. Sed la aktoro estis lerta kaj la aŭdienco silenta kaj atenta. (Mi opinias ke aŭdiencoj kiuj malofte povas spekti teatraĵojn en ilia lingvo estas la plej atentaj aŭdiencoj.)

Mi ŝatas historion, Esperanto, kaj la historion de Esperanto, do kompreneble mi ĝuis la teatraĵon. La intrigo ne estis tre vigla (tia estas malfacila por teatraĵo kiu havas nur unu aktoron), sed estis tre interesa kaj bone skribita.

Ankaŭ, la teatraĵo estis bona ekzemplo de Esperanta kulturo. Eĉ krom la lingvo, neesperantistoj malfacile komprenus la intrigojn, la rolulojn, kaj la aludojn, kiuj estas familiaraj por esperantistoj. Esperanto estas artefarita lingvo, sed ĝi ankaŭ estas homa lingvo, kaj ie ajn homoj renkontiĝas kaj parolas, ili kreas kulturon.

Advertisements

Profilo #2: Nia intervjuo kun Romain, denaskulo

Bonvenon al la dua parto de nia serio pri la multaj interesaj Esperantistoj, kiujn ni renkontigxis  dum nia vojagxo. Hodiaux ni parolis kun Romain, partoprenanto de la IJK. Romain estas denaskulo, kiu logxas en Svislando. Ni demandis al li pri lia vivo, hobioj, spertoj, kaj esperoj kiel Esperantisto kaj denaskulo.

13816964_1060427317372034_1767132415_n

Unue, ni tre volis lerni pri la spertoj de Romain kiel denaskulo. Li diris al nin ke homoj ofte demandas al li pri vido kiel denaskulo, aparte nun, kun la granda kvanto de novuloj el Duolingo (en la movado, estas suficxa kvanto de denaskuloj, do spertaj Esperantisto ofte jam konas kelkajn denaskulojn; Romain estas ofte la unua denaskulo, kiun tiuj novuloj renkontigxas). Romain mem konas familion, kiu enhavas tri generaciojn de denaskuloj–geavoj, gepatroj, kaj infanoj.

Romain havas fortan familian konekton kun Esperanto. Kiam ni demandis al li pri liaj denaskaj lingvoj, li parolis pri interesa koncepto de patrina lingvo kaj patra lingvo. Kiel infano, li lernis Esperanton plejparte de lia patrino, kaj la francan de lia patro. Li cxiam estis civitano de Esperantujo; li felicxe memoras jare renkontigxoj de la REF (Renkontiĝo de Esperanto-Familioj), kaj li diris ke li amikigxis kun intimaj amikoj tie. Ankaux li parolis pri amuza situacio, kiam estas tiom multaj infanoj en unu loko. “Kutime en amaso, estas sola unu infano kiu diras ‘Pacxjo!’, sed cxe REF, oni audas gxin cxie: ‘Pacxjo, Pacxjo!,’” li ride diris.

 

Finfine, ni demandis al Romain pri lia esperoj kiel Esperantisto. Post mallonga pauxzo, li respondis, ke la movado profitus se gxi havus pli da denaskulojn. Li ne kredas ke la fina venko estas bona ideo, sed li pensas ke infanoj profitas kiam ili lernas Esperanton denaske, kaj li opinias, ke tiuj denaskuloj estas grava por la movado. Junaj denaskuloj revigligas la movadon, pliigas la kvanton de junaj parolantoj, kaj helpas pruvi, ke Esperanto estas viva lingvo, kaj utila en ĉiutaga vivo kaj ankaux kongresoj.

Portreto de Komencanto: Intervjuo kun Christabel

La plej interesa aspekto de vojaĝoj estas la homoj, kiujn oni renkontas. Niaj spertoj en Vroclavo verigis ĉi tiun fakton. Ĉi tiu enskribo estos la unua en sekvenco de enskriboj pri kelkaj de la tre interesaj Esperantistoj, kiujn ni renkontis dum nia vojaĝo.

Hodiaŭ ni intervjuis Christabel, partoprenanto en la IJK, kiu vojaĝis el Edinburgh. Ŝi estas komencanto kiu lernis Esperanton rete, per Duolingo kaj Lernu!, kaj ĉi tiu estas ŝia unua vizito al la IJK.

13706274_1058103640937735_1311147699_n

Christabel vojaĝas multe – vojaĝado estas unu de ŝia plej ŝatataj hobioj, kun legado, la ludo de Quidditch, kaj lernado de lingvoj. Ŝi venis el Devon, bela, kampara regiono en la sud-okcidenta parto de Anglujo. Ŝiaj spertoj de ŝia infaneco en malgranda urbo gvidis ŝin havi aprecon por aventuroj, kaj havi volon vojaĝi kaj lerni novajn lingvojn.

Christabel trovis la Esperanto-movadon dum ŝi uzis Duolingon por lerni la germanan. La origino kaj historio de Esperanto scivoligis ŝin, kaj decidis lerni pli pri la lingvo. Nelonge poste, ŝi ĉeestis la Britan Kongreson de Esperanto, kaj decidis iri al la IJK.

Christabel ŝatas ambaŭ la praktikajn kaj la teoriajn aspektojn de la Esperanto-movado. Ŝi ĝuas la oportunojn por komuniki internacie, kiuj estas donita per Esperanto. Ankaŭ ŝi ŝatas la fakto ke Esperanto kreas neŭtralan fundamenton por lernantoj de lingvoj. Kiel denaska parolanto de la angla lingvo, ŝi sentas maljustan avantaĝon kiam ŝi parolas kun homoj kiuj devas lerni la anglan kiel dua aŭ tria lingvo. Christabel kredas ke komuniki esperante estas pli egala kaj alirebla. Ankaŭ ŝi havas propran konekton al la lingvo: ŝi havas polan heredon, kaj ŝiaj geavoj spertis malfacilan politikan etoson, kiel tiu kiu inspiris Zamenhof. Tial ŝi aprecas la celon de Esperanto plibonigi komunikadon kaj komprenon inter grupojn.

Ni demandis al Christabel pri ŝiaj pensoj pri la Esperanto-movado, kaj ŝi havis kelkajn opiniojn kaj ideojn por plibonigi la movadon. Christabel lernis la lingvon enrete, ĉar malmultaj Esperantistoj loĝas proksime al ŝi. Ŝi deziras, ke ŝi havis pli da ŝancoj por praktiki paroli persone, kiam ŝi unue komencis lerni. Ŝi ankaŭ diris, ke multe da la Esperantistoj kiu ŝi renkontis estas maljuna, ofte mezaĝa aŭ retiriĝinta. Ŝi pensas, ke junuloj tre grava por la sukceso de la movado. Ŝi sugestas, ke Esperantistoj devas labori kun universitatoj por farigi klubojn kaj provizi ŝancojn por Esperantajn lernantojn. Ankaŭ ŝi diris, ke ŝia loka organizo ne volis labori kun universitatoj, ĉar ili pensis, ke la studentoj malesperantiĝus post gradecon. Sed Christabel diras, ke la movado ne sukcesos, sen universitataj studentoj.

Post la IJK, Christabel volas studi politikojn, filozofion, ekonomikon, kaj la polan lingvon por unu jaro en Polando. Kaj tiam sxi esperas vojagxi al Cxinion, kie sxi instruos la anglan kaj partoprenos en pli da kongresojn.

La Kultur-Lingva Festivalo

Hodiaŭ vere komencis la Internacia Junulara Kongreso. Multaj aferoj, multaj bruoj, kaj multaj homoj! Ni ĝuis, sed ni ambaŭ ankaŭ estas tre laca. Ni ankoraŭ devas pripensi niajn spertojn, sed ni prezentos kelkajn de niaj pensoj.

La kongreso estas tre diverslanda, sed ankaŭ tre eŭropa. Ĉi tiu ne malbonas – ni ne venis al Eŭropo por pleni pro aferoj estas eŭropaj! Sed estas stranga por ni. Ekzemple, ni malfacile faris ekzercon en Esperanta kurso, kiu parolis pri la bildstrio Asterix. La aliaj partoprenantoj estis surprizitaj lerni ke Asterix preskaŭ ne ekzistas en Usono!

Pli serioze, ni ankaŭ aŭskultis interesan prelegon kiu koncernis demokratan movadon en Eŭropo, kaj uzis frazojn kiel “Eŭropo, nia hejmo…”, ktp. Unu broŝuron kiun ni trovis priskribis Esperanton kiel tut-eŭropa lingvo, anstataŭ tutmonda lingvo. Ni scivolas ĉu kongresoj ĉiam ŝajnas eŭrope, aŭ nur kiam la kongresejo estas en Eŭropo? Eŭropo ja estas la plej forta centro de la Esperanto-movado, sed tiu afero verŝajne ŝanĝiĝos…

Malpli serioze, ni havis tre amuzan sperton ĉe la Kultur-lingva Festivalo ĉi-vespere. Ni provis manĝaĵojn de diversaj landoj, kaj spektis interesajn elfarojn. Antaŭ la evento Bri partoprenis en improvizita koncerto kun tamburisto el Meksiko kaj violonisto, kaj dum la festivalo, Angelica dancis “La Bambon” kun multaj esperantistoj.

La festivalo okazis en la plej malnova parto de la urbo, sur insulo en la Odra rivero, kaj ĝi tie estis tre bela. Jen kelkaj fotoj de la evento:

 

Nia tago en la “Maljuna Urbo” en Varclavo

Ni estas en Vroclavo ĉi-semajne por la IJK! Ĉar kongreso komencos morgaŭ, hodiaŭ ni iris al la “Maljuna Urbo” de Vroclavo. Tie ni vidis iom da la bela arkitekturo de la urbo.

FullSizeRender (13)

Nia tago en la majuna urbo estis tre amusa kaj malstreĉanta. Ni finfine provis vera Pola manĝajxo–(ĉar ni estis tiel okupitaj kiam ni vojaĝis al Vroclavo, ĝis hodiaŭ ni ne havis ĉancon por provi Pola manĝajxo!). En bela kafe, Bri manĝis bongustan polan barĉon kun knedlikojn, kaj Angelica manĝis krokedojn kun terpomojn kaj fungojn.

FullSizeRender (14)

 

La plej interesa loko, kiun ni vidis hodiaŭ, estis la preĝejo de Elizabeth de la Katolika Tria Ordo de Sanktulo Francis. La preĝejo estis tre bela ekstere, kaj pli bela (kaj interesa!) interne.

 

FullSizeRender (1)

La preĝejo havis grandan ĉefan halon kaj multa da malgrandajn alkovojn. La plej interesa alkovo estis la alkovo de Rafael Sanktulo Joseph Kalinowski, la sanktulo de ekzilulojn en Siberio. Li estis Carmelita monaĥo, kiun la Rusa Imperio ekzilis al Siberio en 1864.

IMG_0967

La aliaj alkovoj enhavis simile belajn vitralojn, sed ni ne scias al kiu ili dediĉis, ĉar nur la alkovo de Sanktulo Kalinowski havis anglan priskribon.

Vizito al la Tombo de Zamenhof

Kiam ni proponis ĉi tiun projekton, ni nomis ĝin “ pilgrimadon al la sanktaj lokoj de Esperanto”, kaj se Esperanto estus religio, Zamenhof estus ĝia ĉefa sanktulo (fakte, li estis honorita kiel dio de la Oomoto-a religio – ĝi estas kompleksa historio). Respekto por Zamenhof uniĝas la tre diversa Esperantistaro. Lia tombo havas signon kiu diras: Starigita de Tutmonda Esperantaro.

13695762_1055516817863084_594191137_n

Tombo de Zamenhof

Mi (Angelica) vizitis la tombon de la aŭtoro Ernest Hemingway kelkaj semajnoj antaŭe. La sperto ne plaĉas al mi. Mi sentis min kiel trudulo. Tamen, la tombo de Zamenhof estas tre bela, tre paca loko vizito. Mi havis bonan viziton.

Eble la kaŭzo de la diferenco inter la du spertoj estis ke mi havas iom da konekto kun Zamenhof. Mi neniam renkontis Hemingway, kaj mi scias nenion pri li krom liaj libroj. Kompreneble, mi neniam renkontis Zamenhof, sed mi estas iomete membro de la movadon kiu li fundis. Kiam mi staris antaŭ lia tombo, mi portis broĉon kiu montris verdan stelon kiel la stelon sur la tombo. Lingve, Zamenhof estas mia intelekta praavo. Mi sentis ke mi rajtis doni miajn respektojn al Zamenhof pli ol al preskaŭ iu alia historia homo.

13706201_1055518027862963_1843023681_n

La bela tombejo

Eble la kaŭzo estis la loko. La Okopowa-strato Juda Tombejo estas serena loko, kvankam malfeliĉa; ĝi enhavis la amasajn tombojn de la viktimoj de la Varsovia geto, sed also tombojn de du centjaroj de paco, kaj ĝi estas ankoraŭ uzita hodiaŭ. Nun la tombejo estas arbaro plenita de du-cent mil malnovaj tomboj. Tiom multe da tomboj kreas senco de komuneco eĉ poste la morto. La tombo de Zamenhof estas unu de la plej bela de la tomboj, en bona loko proksima al la pordo de la tombejo. Varsavio fieras pri ĝian adoptitan filon.

 

Ankaŭ Esperanto juste fieras pri lin. Zamenhof estis profunda idealisto, eble unu de la plej sukcesaj idealistoj de la 19a jarcento. Kiam nacionalismo estis tre forta, li oponis ĝin eĉ kiam ĝi profitigis lin. Li ne volis alliĝi societon de juda esperantistoj, kaj skribis ke “se la nacionalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta; ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran rondon de malfeliĉoj” (citita en “La cionista periodo en la vivo de Zamenhof”). Mi scivolas kion li opinius pri la Eŭropa Unio. Mi scivolas kion li opinius pri la tuta moderna mondo. Mi kvazaŭ organizis ĉi tiun projekton pro ĉi tiu kialo. Zamenhof estas morta, sed Esperanto vivas, kaj mi deziras studi la pensojn kaj opiniojn de ĝiaj parolantoj.

 

Bonvenon al Varsovio

Ni komencas! Ni alvenis en Varsovio hodiaŭ post longa vojaĝo. Ni spertis kelkajn malgrandajn malfacilaĵojn — la flugo de Bri estis malfrua ĉar birdo trafis la flugmaŝinon, kaj iĝis pli malfrua kiam la flughavenistoj provis kapti la birdon dum duonhoro — sed ni nun estas sekuraj en nia ĉambro en la Studento-Domo Ursynow.

Ni jam renkontis lingvajn barilojn dum nia mallonga tempo en Pollando. Ĉiuj de la signoj ĉi tie estas skribitaj pole, kaj tiu afero faras malfacilaĵojn kiam ni veturas per la futurismaj trafikiloj de Varsovio. Ankaŭ neniu kiu laboras ĉe la Studento-Domo komprenas Esperanton aŭ la anglan, do Bri devis praktiki sian rusan.

Entute, la plej malfacilan aferon por ni alkutimiĝi ne estas la granda diferenco de tempaj zonoj, aŭ la migrema vivostilo, aŭ la lingvan barilon, sed la fakto ke ni scias tre nemulte. Hodiaŭ ni sentis nin kiel fiŝoj ekster la akvo. Ni komencas ĉiu dialogo de nulo. Ni estas tutaj fremduloj kiu ne konas la tradicioj de nia ĉirkaŭaĵo. Ni devas solvi problemojn per fundamento kiu ne estas kongrua kun nia nova loko. Ĉi tiuj spertoj povas esti neelteneblaj, kaj ja estas senfierigantaj, sed ankaŭ estas ekscitaj! Ni vojaĝas tra mondo de nekonaj eblecoj! Ĉar ni vizitos multajn landojn dum niaj ok semajnoj en Eŭropo, verŝajne nia necerteco restos. Ŝajnas ke ni devos alkutimiĝi necertecon.

Finfine, jen foto de unu de niaj Esperantaj broĉoj de la USA Esperanto retbutiko:

13695284_1054813464600086_526027944_n