Pri

Saluton el Usono! Ni estas Bri kaj Angelica, du studentoj kaj esperantistoj el Universitato Stanford en Kalifornio. Dum ĉi tiu somero ni vojaĝos tra Eŭropo por studi la esperanto-movadon en la 21a jarcento. Ni ĉeestos IJK, UK, kaj la Itala Kongreso, do se vi ankaŭ iros al ĉi tiuj kongresoj, ni esperas renkonti vin tie!

Ni nomas nin esperantistoj, sed por kion esperantistoj esperas hodiaŭ? Ĉi somero, ni volas ekscii kio motivas esperantistojn kaj kial personoj decidas esperantiĝi. La mondo ŝanĝiĝis multe ekde la tempo de Zamenhof, kaj ni deziras kompreni kiel la movado, kaj esperantistoj mem, ŝanĝiĝis . Sur nia vojaĝo, ni parolos kun multaj personaj kaj ni lernos multe, kaj, espereble, ni revenos al Usono kun pli bona kompreno de la esperanto-movado, modernaj esperantistoj, nia mondo, kaj la personoj kiuj vivas tie.

Nia projekto estas financita de la “Beagle II” stipendio, kiun ni ricevis de nia universitato. Kiel parto de nia projekto, ni verkas ĉi tiun blogon. Ni skribos pri nia travivaĵoj sur nia vojaĝo, kaj la personoj ni renkontas. Post nia vojaĝo, ni skribos niajn trovojn en fina eseo, kiun ni prezentos en Universitato Stanford poste nia vojaĝo. Se vi ĉeestos IJK, UK, aŭ la Itala Kongreso kaj vi deziras partopreni en nia projekto, bonvolu kontakti nin ĉe niaespero2016@gmail.com. Se vi ne iros al kongreso ĉi somero sed vi ankoraŭ volas partopreni, bonvolu plenigi nian enketon.

Ĉi tiu mapo montras la urboj kiujn ni vizitos. Ĉu vi loĝas en unu de tiuj urboj kaj deziras paroli kun ni? Se jes, kontaktu nin!