Kiam ni proponis ĉi tiun projekton, ni nomis ĝin “ pilgrimadon al la sanktaj lokoj de Esperanto”, kaj se Esperanto estus religio, Zamenhof estus ĝia ĉefa sanktulo (fakte, li estis honorita kiel dio de la Oomoto-a religio – ĝi estas kompleksa historio). Respekto por Zamenhof uniĝas la tre diversa Esperantistaro. Lia tombo havas signon kiu diras: Starigita de Tutmonda Esperantaro.

13695762_1055516817863084_594191137_n

Tombo de Zamenhof

Mi (Angelica) vizitis la tombon de la aŭtoro Ernest Hemingway kelkaj semajnoj antaŭe. La sperto ne plaĉas al mi. Mi sentis min kiel trudulo. Tamen, la tombo de Zamenhof estas tre bela, tre paca loko vizito. Mi havis bonan viziton.

Eble la kaŭzo de la diferenco inter la du spertoj estis ke mi havas iom da konekto kun Zamenhof. Mi neniam renkontis Hemingway, kaj mi scias nenion pri li krom liaj libroj. Kompreneble, mi neniam renkontis Zamenhof, sed mi estas iomete membro de la movadon kiu li fundis. Kiam mi staris antaŭ lia tombo, mi portis broĉon kiu montris verdan stelon kiel la stelon sur la tombo. Lingve, Zamenhof estas mia intelekta praavo. Mi sentis ke mi rajtis doni miajn respektojn al Zamenhof pli ol al preskaŭ iu alia historia homo.

13706201_1055518027862963_1843023681_n

La bela tombejo

Eble la kaŭzo estis la loko. La Okopowa-strato Juda Tombejo estas serena loko, kvankam malfeliĉa; ĝi enhavis la amasajn tombojn de la viktimoj de la Varsovia geto, sed also tombojn de du centjaroj de paco, kaj ĝi estas ankoraŭ uzita hodiaŭ. Nun la tombejo estas arbaro plenita de du-cent mil malnovaj tomboj. Tiom multe da tomboj kreas senco de komuneco eĉ poste la morto. La tombo de Zamenhof estas unu de la plej bela de la tomboj, en bona loko proksima al la pordo de la tombejo. Varsavio fieras pri ĝian adoptitan filon.

 

Ankaŭ Esperanto juste fieras pri lin. Zamenhof estis profunda idealisto, eble unu de la plej sukcesaj idealistoj de la 19a jarcento. Kiam nacionalismo estis tre forta, li oponis ĝin eĉ kiam ĝi profitigis lin. Li ne volis alliĝi societon de juda esperantistoj, kaj skribis ke “se la nacionalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta; ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran rondon de malfeliĉoj” (citita en “La cionista periodo en la vivo de Zamenhof”). Mi scivolas kion li opinius pri la Eŭropa Unio. Mi scivolas kion li opinius pri la tuta moderna mondo. Mi kvazaŭ organizis ĉi tiun projekton pro ĉi tiu kialo. Zamenhof estas morta, sed Esperanto vivas, kaj mi deziras studi la pensojn kaj opiniojn de ĝiaj parolantoj.

 

Komenti